ANTAUxMENDu VIAN VIZITON
Por informoj pri antauxmendoj, bonvolu kontakti la Jubilean Sekretariatan Oficejon - Segreteria del Giubileo, tel. 0412417926, fakso 0415225327

Vizito al la Baziliko de Sankta Marko

cartbasilica_e.GIF (34091 byte) A) Eniro. Enirinte tra la Pordo Sankta Klemento, la vizitanto trovigxas en la enirejo (1). En la malnovaj tempoj gxi estis simpla portiko, kaj akiris la nunajn formon kaj dimension dum la 12a jarcento, eble ecx je la eko de la 13a jarcento. La dekoracio de la mozaikoj kovras la tutan supran parton de la konstruado, montrante scenojn el la Malnova Testamento (la Kreado, Historioj de Noa, Abrahamo, Jozefo kaj Mozeo). La Cxefa Pordo (2) : laux gxia arkitekturo gxi eble apartenas al la plej malnova parto de la katedralo; la malsupra parto de la absido estas dekoraciita per mosaikoj (la Virgulino inter la Apostoloj kaj la Evangeliistoj) kiu estas la plej malnovaj en la Baziliko (je la fino de la 11a jarcento); la konko entenas la mozaikon de Sankta Marko vestita per liturgia kostumo, kiu estas refarajxo de fratoj Zuccato (pron. Cuk-kato), eble laux kartono de Tiziano (pron. Ticiano). Dekstre trans la enirejo la Baptisterio (3) bonvenigas la pilgrimantojn, ilin rememorigante pri ilia Bapto, kiu estas la bazo de Kristana vivo. La Baptisterio, kiu ricevis la nunan strukturon en la 14a jarcento, konsistas el tri komunikigxantaj cxambroj: la altar-cxambro, la centra zono en kiu trovigxas la baptujo de Sansovino kaj la antauxcxambro de la baptisterio. Per la Baptisterio oni eniras la flankan navon de kie oni povas vidi la Kupolon de la Pentekosto (4) kiu prezentas la malsupreniron de la Sankta Spirito (simboligita je la centro per kolombo) - per flamolangoj - sur la Apostolojn. Malsupre, meze inter la fenestroj, trovigxas la popoloj kiuj, laux la Nova testamento, auxskultis la anoncon cxiu en sia propra lingvo (Agoj 2.7-11). En la pendentivoj de la kupolo: kvar grandaj bildoj de angxeloj (verkitaj je la mezo de la 12a jarcento). Sur la muro de la dekstra navo, la mozaiko pri la Pregxo en la Gxardeno Getsemano (proksimume 1215-1220) rakontas per sekvenco da tri scenoj, la pregxon kaj la mortan angoron de Jezuo Kristo en la olivarbaro.
Mesa horaro.
Labortagoj: 07.00 - 07.30 - 08.00 - 08.30
09.00 (Meso konventuala kantata)
10.00 - 11.00 - 12.00 - 18.45
 
Dimancxo kaj festotagoj: Vespera Meso je la 18.45 de la Sabato
07.00 - 08.00 - 09.00
10.00 (Solena Kantata Meso)
11.30 - 12.30 - 18.45
Vespera Solena Meso: 17.30
(dum somero: 18.00)
 
Ejoj por la privata celebrado de la Eukaristio en Sankta Marko (nur per antaxmendo):
Baptisterio (3): 200 personoj;
Kripto (11): 150/200 personoj;
Kapelo de Sankta Isidoro (13): 50 personoj;
Pregxejo de Sankta Teodoro (14): 70 personoj.
 
Pli malsupre trovigxas la pinakes: mozaikoj el la sama agxo kaj auxtoro de tiuj prezentantaj la Virgulinon kaj la Profetojn, kontraux kiuj trovigxas, je la kontrauxa muro de la navo, Kristo Emanuelo kaj la Profetoj. Sekve laux la navo, inter la kupolo de la Pentekosto kaj la kupolo de la Jezua Cxieliro, estas la Kristologia Volbo (5). Sekvenco da bildoj, dekstre maldekstren, prezentas la finajn eventojn de la vivo de Kristo: la Kiso de Judaso, la Verdikto de Pilato, la Krucumado, la Virinoj cxe la Tombo, la Malsupreniro al Limbo, la Rekontigxo kun la Virinoj, la Rekontigxo kun Tomaso. Escepte de la Virinoj cxe la Tombo, kiu estas 15a-jarcenta refarajxo, la tuta volbo agxas je la lasta duono de la 12a jarcento, kaj spite de la multaj restauxradoj, ankoraux estas integra unuo. La vizito dauxras per la suda transepto (6) : centre la ora kupolo prezentas la kvar Sanktulojn (Leonardo, Nikolo, Klemento, Biagxo) konsideritaj patronoj de la regno, kune kun la Sanktuloj en la pendentivoj de la kupolo (Dorotea, Eufemia, Erasmo, Tekla). Sur la okcidenta vando, per du scenoj estas prezentata la miraklo de la retrovo de la Korpo de Sankta Marko en la internajxo de iu pilastro de la Baziliko (proks. 1220). Sur la norda volbo, direkte al la kupolo de la Cxieliro, oni povas vidi kvar bildojn prezentantajn epizodojn de la Vivo de Kristo: la Tentoj, la Eniro en Jeruzalemon, la Lasta verspermangxo, la Piedlavo (tre interesaj mozaikoj de la mezo de la 12a jarcento).

La cxambro de la Trezoro(7, lauxpaga eniro) entenas kelkajn da rimarkindaj skulptajxoj kaj cizelajxoj; 283 verkoj el oro, argxento, vitro kaj aliaj multvaloraj metaloj; la plej antikvaj el tiuj verkoj devenas de la kaptajxo de la 4a Krucmilito (1204) el Kostantinopolo. La vizito dauxras direkte al la mezo de la Baziliko, el kiu altigxas la Kupolo de la Cxieliro (8). De tie cxi oni povas rimarki arkitekturajn sxangxojn al la Baziliko (nome, la du grandajn Gotikajn fenestrojn, direkte suden, al la Dogxa Palaco, kaj okcidenten, al la Placo Sankta Marko, proks. 1400) kune kun la skulpturajn aldonojn: la Iconostazon, de Jacobello kaj Pierpaolo delle Masegne, 1394; kaj la renesancajn altaretojn de Sankta Jakobo kaj Sankta Pauxlo je la flankoj de la katedro. La mozaika ornamilo de la kupolo (lasta duono de la 12a jarcento) estas la cxefverko el cxiuj mozaikoj en la Baziliko, kaj la kerno de gxia spirita signifo. Meze, Kristo inter la Angxeloj kiuj helpas lin en Lia Cxieliro. Malsupre, en largxa samcentra cirklo, la Virgulino inter du Angxeloj kaj la dekdu Apostoloj rigardas cxielen, alternante kun arboj de diversaj grandeco kaj formo, elvokivaj pri la medio - la Mesia Olivarba Monto - en kiu, laux Luko, okazis la Cxieliro (Agoj 1.12). Pli malsupre, meze de la fenestroj je la bazo de la kupolo, trovigxas 16 virinaj bildoj (la Virtoj kaj la Beatecoj). En la pendentivoj, la kvar Evangeliistoj komencas siajn Sakrajn Skribojn cxe la kvar Bibliaj Riveroj (Gxono, Fizono, Tigriso, Euxfrato), kies akvo, simbole de Fido kaj Bapto, superversxas sur la komunumo de la fideluloj.

La vizito povas dauxri al la Sacedotejo (9, lauxpaga eniro) . La ciborio, el malnova verda marmoro, tenita de kvar alabastraj kolonoj ornamitaj per epizodoj el la vivo de Kristo (13a jarcento) en gxia nuna formo, alprenita en la pasinta jarcento, kovras la cxefaltaron, super la tombo de Sankta Marko. Centre, la kupolo de la Profetoj (12a jarcento) prezentas la Virgulinon pregxanta kaj la profetojn kiuj montras siajn Kristologiajn profetajxojn, skribitaj en la kartusxoj. En la absida konko estas Kristo Cxiopova (Pantokrator) (1506). La Ora Panelo (10) estas altara retablo arangxita en Gotika kadro el orkovrita argxento (meze de la 14a jarcento- dum la regado de la Dogxo Andrea Dandolo). La multvaloraj oraj kaj klozoneaj kaheloj, estas versxajne faritaj en Bizanco (10 - 12a jarcento). La fundamento de la Sacerdotejo kusxas sur la Kripto (11, vizito laux demando) , kiu agxas de la 9a jarcento kaj estas la unua kerno de la Katedralo. La norda transepto (12) estas dedicxata al Sankta Joahno Evangeliista kaj al la Madono. Poste laux la navo, direktigxante al la eliro (B/C), oni povas observi parton de la antikva marmora pavimo: tre bela ekzemplero de pluraj teknikoj, inter kiuj regas opus sectile (geometriaj formoj). La pavimo, kiu sendube unuatempe kovris la tutan surfacon de la Katedralo, estis multfoje restauxrata kaj rekonstruata dum la jarcentoj, tiel montrante la valoron de la verko kaj la dauxran atenton kiun gxi cxiam necesis.